Blogo de Dekerido

Se nur estus vere...

Vizitu ankaŭ la Multatuli-Muzeon


NESS

Opinioj de Dekerido
17-06-2004
Gebruik deze link als u rechtstreeks dit artikel wilt bookmarken of linken...Mi Amas Ŝin Poeme

Mi amas ŝin poeme
ĉar ŝi ne lasas
min ami ŝin reale.

Mi restas malplenbrake
sed ŝi silentas
kaj rompas miajn revojn.

Mi plibeligemas ŝin
ĉar al mi mankas
la vereca spegulo.


Mi amas ŝin poeme
sed ŝi ne volas
min ami ŝin reale.

Mia poeta koro
daŭre doloras
kaj nepre bezonas ŝin.

Mi havas unu peton
kiu distras min:
ke ŝi al mi revenos.

Mi amas ŝin poeme
ĝis ŝi permesas
min ami ŝin reale.

22/06/1992
El: Daŭre Doloras

17-06-2004, 18:32:05 Dekerido

Delen

Reacties (2)
08-06-2004
Gebruik deze link als u rechtstreeks dit artikel wilt bookmarken of linken...Kio Estas la Amo?

Kio estas la amo?
Mi ne scias,
Sed,
Kiam mi rigardas al vi
Mi konas ĉiujn respondojn.

Printempo 1992
el: Daŭre Doloras

08-06-2004, 01:04:37 Dekerido

Delen

Reacties (1)
05-06-2004
Gebruik deze link als u rechtstreeks dit artikel wilt bookmarken of linken...Arĥa kaj Paleo I

- Vi devas esti via propra persono, diris la saĝa Arĥa.
- Sed kiu estas mi do? demandis Paleo. Ĉu mi estas patro aŭ filo, frato aŭ edzo, onklo aŭ nevo, ... Kaj kio estas mi? Ĉu verkisto, poeto, aŭ instruisto, lernanto aŭ amanto, amato aŭ... Diru ak mi, ho saĝulo, kiu aŭ kio estas mi?
- Jes, respondis Arĥa, tio vi estas.
Paleo ne komprenis ĉi tion, aŭ pli bone: li ne volis kompreni ĉi tion.

05-06-2004, 02:57:15 Dekerido

Delen

Reacties (0)
 Vorige pagina
Home
33889

Archief

Beoordeel mijn blog





Bekijk de resultaten

Ligoj al Esperanto-Organizaĵoj

Aliaj blogoj en Esperanto

¿ Skynet 2003