10-04-04

Foje en la Nokto.


Foje en la nokto kiam mi ne povas dormi,
Mi aŭskultas al la spiro de ŝi
Kiu troviĝas en miaj brakoj.
Tiam mi deziras ke la nokto ne finiĝu.

Aŭdas mi la spiron kiu sonas tiel bela
Kiel muzikaĵo kordigita
Kiam la varmeta sunorozo
Ne ankoraŭ sinkis sub la fora horizonto.

Mola tono ŝvebas en la dolĉa parfumaĵo
Kiu venas de la ombra loko
Kie la Valeriano floras
Kaj sub la folioj birdoj kvietege kantas.

Tiam ŝi ronketas tre mallonge kaj mi ĝuas
Post la harmonia interrompo
Rekomence la serenan ritmon.

Kaj en la malhelo nokta mi ridetas.

Por Valerie Hennebert

18:08 Gepost door Dekerido | Permalink | Commentaren (0) |  Facebook |

De commentaren zijn gesloten.