18-04-04

Ŝian Nomon


Mi vokas ŝian nomon
Ĉu ŝi min aŭdas?
Kiam ŝi aŭskultas?
Hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ?

Mi krias ŝian nomon.
Kaj se ŝi aŭdas,
Eĉ se mi flustras,
Ŝi scias kion mi celas.

Mi vidas ŝian vizaĝon
Kiam mi hurlas tiujn sonojn.
Mi vidas ŝian rideton
Kiam mi verŝas miajn larmojn.

Mi diras ŝian nomon
Sed mi ne scias
Kiam ŝi aŭskultas.
Tial ĉiam mi diradas.

Aŭtuno 1991
El: Daŭre Doloras

18:05 Gepost door Dekerido | Permalink | Commentaren (0) |  Facebook |

De commentaren zijn gesloten.