24-04-04

Larmo

Pluvas survizaĝe
el miaj okuloj.
Brulante survange
gutas la doloro.

Tutan vojon longan
sola ĝi trairas
kaj sekvas alia
kiam for ĝi estas.

Al mi ŝajnas vivo
tiom malrapida
kvazaŭ mi kunportus
pezan ŝarĝon dorse.

Sed mi havas celon
kiu tolerigas
al mi la solecon:
mi nur pensas pri vi

17/04/1992
el: Daŭre Doloras

14:40 Gepost door Dekerido | Permalink | Commentaren (1) |  Facebook |

Commentaren

Belega Cxu mi rajtus sxteli ion de vi por nutri nian cxiutagan aman blogon?

Gepost door: Cyrille | 13-04-05

De commentaren zijn gesloten.