17-06-04

Mi Amas Ŝin Poeme


Mi amas ŝin poeme
ĉar ŝi ne lasas
min ami ŝin reale.

Mi restas malplenbrake
sed ŝi silentas
kaj rompas miajn revojn.

Mi plibeligemas ŝin
ĉar al mi mankas
la vereca spegulo.


Mi amas ŝin poeme
sed ŝi ne volas
min ami ŝin reale.

Mia poeta koro
daŭre doloras
kaj nepre bezonas ŝin.

Mi havas unu peton
kiu distras min:
ke ŝi al mi revenos.

Mi amas ŝin poeme
ĝis ŝi permesas
min ami ŝin reale.

22/06/1992
El: Daŭre Doloras

18:32 Gepost door Dekerido | Permalink | Commentaren (2) |  Facebook |

Commentaren

Kial vi ne skribas? Vi skribis tre bone. Kial vi ne plu skribas? Bonvole skribu.

Gepost door: prosento | 04-04-05

Bendis, planedo virtuala Interesaj poemoj...

Gepost door: Gebeleizis | 02-05-05

De commentaren zijn gesloten.